Translations:Version history of VVVVVV/19/eo

From Viki
Jump to navigation Jump to search
  • Parta subteno por ludstiriloj
  • Nova rekta reĝimo en la redaktilo ebligas permane meti ĉiun kahelon (premu F10 por ĝin baskuligi en ĉambro, Ctrl + sagoj ŝanĝas la kahelon, meza musbutono gutigas)
  • Aldoniĝis komando speaker por ŝanĝi koloron kaj pozicion de tekstskatolo en niveloj de ludantoj
  • Niveloj de ludantoj nun havas menu-mapojn
  • Antaŭe kompletigitaj niveloj de ludantoj nun estas markitaj per stelo
  • Oni nun povas premi S kaj L anstataŭ Ŝovklavo+S kaj Ŝovklavo+L por konservi kaj ŝargi nivelojn
  • La redaktilo nun demandas, ĉu oni volas konservi antaŭ ol eliri
  • Ŝanĝiĝis konduto de la ŝovklavo (Shift) en menuoj (ĝi nun estas menubaskuligilo kiel la spacetklava menuo, ne modifilo)
  • La ĉambro-nomo nun malaperas en la redaktilo, kiam la muskursoro estas ĉe la malsupro de la ekrano
  • Aldoniĝis nova skriptkomando por (mal)kaŝi la mapon - map(on/off) (on laŭdefaulte)
  • Komandoj happy kaj sad nun ŝanĝas humoron de iu ajn rolulo
  • Aldoniĝis komando squeak, kiu baskuligas pepojn de ŝipanoj, aŭ pepigas ŝipanon
  • Komandoj say kaj reply nun subtenas tekstskatolojn de 50 linioj
  • Ebliĝis plirapidigon de grafikprocesoro.
  • Grandaj rendiment-pliboniĝoj por altdistingivaj ekranoj.
  • Ebliĝis plustavolo de Steam.
  • La ludo nun aŭtomate paŭziĝas kiam ajn la fenestro elfokusiĝas.