Interna skriptado

From Viki
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of the page Internal scripting and the translation is 100% complete.
Other languages:
English • ‎Esperanto

Interna skriptado temas pri misuzo de la skriptmodulo de VVVVVV, kiu ebligas uzi internajn skriptkomandojn en niveloj de uzantoj. Tio ĉi donas al la uzanto pli da regpovo ol normala simpligita skriptado. Tiuj ĉi komandoj estas la veraj rektaj komandoj en la ludmodulo mem, kaj ĉiuj simpligitaj skriptoj tradukiĝas al internaj komandoj sub la fasado. Interna skriptado estas superaro de simpligita skriptado.

Tiu misuzo malkovriĝis relative frue en la vivo de la ludo, kaj la metodoj por ĝin fari evoluiĝis tra tempo. VVVVVV: Community Edition aldonas la eblon uzi internajn komandojn normale, neigante la bezonon por tiu misuzo.